musicas.mus.br
Letras de músicas - letra de música - letra da música - letras e cifras - letras traduzidas - letra traduzida - lyrics - paroles - lyric - canciones - ĈU AL PACA CEL'? - PERSONE - música e letra
Utilize o abecedário abaixo para abrir as páginas de letras dos artistas
Ĉu al paca cel'? letra
La Urso rampas en la polvo de la ter'
La Aglo ŝvebas super li en la ĉiel'
Ĉu al paca cel'?
Jen fabelo pri Aglo kaj Granda Urs'
kiuj ege kvereladis pri la pac'
Urso timegis pro la beko de la bird'
kaj Aglo teruriĝis pro la ursungeg'
Aglo loĝis alte sur la monta pint'
kaj Urso en profunda kaverneg'
En la spaco regis Aglo super ĉiu bird'
sur la grundo estis reĝo Granda Urs'
Sed kreskis la teruro en la bestetar'
Tiraneco iĝis tre kutima vort'
Ĉiu birdo timis punon de l' aera reĝ'
La terbestoj suferadis pro la urssubprem'
Oni plendis kaj postulis finon al l' frenez'
"Mi ne plu povas elteni"!, kriis mus'
Estis manifestacioj de la paserar'
"Ne la ungoj kaj al beko kaj batal'!"
La reĝoj ekkomprenis ke maturis temp'
por solvado de la fisituaci'
Ili iris por diskuti pri la problemeg'
sur insulo ĉirkaŭita de la mar'
Ĉiu volis ke l' alia por la trankvilec'
cedu iom de la akro kaj fier'
sed l' alia ĉiam diris ke necesas ja
iomege por protekto de la pac'
Birdo Granda nun proponis ke la Urso tuj
tondu for la ungojn de la dekstra pied'
"Tute bone!", diris Urso, "se fortondas vi
saman nombron de l' maldekstra ungegar'"
"Sed memoru pri l' pigino kaj la aĉa peg'!"
diris Urso nun en malkontenta ton'
"Ĉu ne ili estas membroj de la birda klan'?
Ankaŭ ili devus tondi sin, ĉu ne?"
La peg-ungeg' - protektas vin - atakas min - La pig-timig'
Blekis Aglo kun aplombo: "Tio estas ja
por diskuti inter vi kaj tiuj du"
La kverelo daŭris tagon sur la mara insulet'
eĉ al la vespera mallumiĝ'
La postuloj de l' Baleno ne alvenis ĉar
La diskuto estis fore de la strand'
Tamen fine estis iom da interkonsent'
Reciproka tondado de ungar'
Sed la Urso ekblekegis: "Hej, atendu nun!
Estas granda diferenco inter ni!"
Vi 'stas birdo, mi 'stas urso, povas flugi vi
dum mi rampas en la polvo de la ter'
Mi postulas ke vi tondu ankaŭ plumojn for
Vi ne ŝvebu en la spaco super mi
Sed Aglo tro fieris pri la spacflugad'
kiu estu garantio kaj protekt'
ke Urso ne havigu novajn ungojn tuj
La diskuto ĉesis en malamikec'
Persone - Letras
- Ĉu al paca cel'?
- Ĉu vi pentas?
- Alia mondo
- Amanda
- Amperforto
- Bileto al la lun'
- Bluso en rubuj'
- Ĉu Neniam Plu
- De l' praa tempo ĝis la nun'
- Du homoj
- Eĉ knaboj
- El la man'
- En la spegulo
- Estu ĉIam
- Fantomoj de la pasintec'
- Folioj en la vent'
- Homoj kiel mi
- Ili venos
- Jam efikas la venen'
- Jen la hor'
- Kaj tiel plu
- Ke malpravas mi
- Kiam amo regas
- Kio ajn
- Kion ajn
- Korpo kaj anim'
- Kvin minutojn antaŭ sunsubir'
- La Ĉielo
- La bonurbo
- La fantoma lum'
- La Leviĝo de la Lun'
- Lasu min sonĝi
- Liza Pentras Bildojn
- Longe for
- Maskobalo
- Mejlojn for
- Mi ĉiam kredis ke la koro
- Mi ne scias
- Mia knabino
- Mondo aŭ mi
- Ne estas la komenco sed la fin'
- Ne!
- Neĝo dancas
- Nun Mallumas Ekstere
- Nur por la Pano
- Patro nia
- Perloj sur la ter'
- Pli ol nenio
- Portanto de la lum'
- Povus esti simple
- Reĝoj de Cindro
- Revoj
- Se La Cerbo Volas
- Sola en Vaku'
- Sola?
- Trans torent'
- Tute sekura
- Vivo Duras Sed Vi Molas
- Vortoj
top 30 músicas
©2003 - 2024 - musicas.mus.br